Radiodramo

Radiodramo (radioteatro aŭ aŭdio-dramo) aŭ sondramo estas rekta aŭ registrita ludado de geaktoroj sen vidaj elementoj. Ĝi estas kutime aŭdata per radio aŭ eldonata kiel aŭdlibro. Radiodramo estas ofte nomata kiel "kino por la oreloj". Ĝi havis sian plej grandan popularecon dum la Ora aĝo de Radio, antaŭ televido estis enkondukita.

La roma dramaturgo "Seneko" estas konsiderita kiel pioniro de radiodramo ĉar liaj teatraĵoj estis ludataj de legantoj kiel sonaj teatraĵoj, ne de aktoroj kiel teatraĵoj.[1] Sed, radiodramo per radio havas siajn radikojn en la 19-a jarcento. Richard Hughes estas fama por unu el la unuaj verkistoj specialaj por radio dramo. Hodiaŭ, radiodramo ree iĝis populara kaj oni kreis Dramo-KD-on.

  1. Martin Banham: The Cambridge guide to theatre. Cambridge, NY: Cambridge University Press, 1995, p. 896. (angle)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search